Orienta distrikto (Francio)

Francaj distriktoj por eŭropaj balotoj

La orienta distrikto (france "circonscription Est") estas franca balota distrikto uzata en ĉiuj kvin jaroj ekde 2004 por la eŭropaj balotoj por elekti per universala rekta baloto, naŭ[1] (dek en 2004) de la sepdek du eŭrodeputitoj atribuitaj al Francio, per la traktato de Nico, inter la 736 membroj de la eŭropa Parlamento. Kreita en 2003[2], kiel la sep aliaj similaj grandaj distriktoj, ĝi arigas balotantojn de regionoj Alsace, Bourgogne, Champagne-Ardenne, Lorraine kaj Franche-Comté en unu sola balotantaro, kiu enhavis, en 2009, 5 853 717 enskribitojn[1].

  1. 1,0 1,1 Rezultoj de la eŭropaj balotoj de la 7-a de junio 2009 en la orienta distrikto Arkivigite je 2009-06-11 per la retarkivo Wayback Machine, TTT-ejo de la ministerio pri enlandaj aferoj.
  2. Leĝo n° 2003-327 de la 11-a de aprilo 2003 pri elekto de la regionaj konsilianoj kaj de la reprezentantoj en la eŭropa Parlamento kaj ankaŭ pri ŝtata helpo al politikaj partioj (1) Arkivigite je 2016-04-24 per la retarkivo Wayback Machine, Oficiala Gazeto de la 12-a de aprilo 2003 Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search